Dimanĉo la 30a de Junio
Matene, akcepto de Pedro, kaj vizito de la Haveno "Larros" Mireille prezentis la Ostrokulturon,
Manĝo en nia asocia salono, Yvette de Lacanau ofertis al ni ostrojn, ĉiuj alportis pladojn ofte partagitajn.
Mi prezentis novan ludon : ekde ideo de Einstejno : Logika enigmo de Einstejno, adaptita por ludi inter esperantistoj, precipe por paroli, demandi, kaj iome cerbumi. Niaj esperantistaj gastoj kredus ke ni ludus je Metamomorfozo,
Poste, trajne ĝis Arkaŝono, vizito la novan centron, ni montis ĝis la maŭra parko por vidi kaj viziti la vintran urbon kaj ĝiajn plenigitajn historiajn villojn, la belvederon Santa Cecile, kie iuj suriris la movitan ŝtuperon ĝis platformo, kie ni ŝatis belegan videjon .
Ni promenadis ĝis la ĝeteo "Thiers" poste ni returnis trajne.
Bernardo