Avec l'Esperanto, le monde est notre pays
Dank'al Esperanto, la mondo estas nia lando
A gauche des informations sur l'Espéranto.
En la deskstra parto, por esperantistoj
La Basenkanto de Arkaŝono.

Karaj vizitantoj, vidu nian belegan landon "la Baseno de Arkaŝono"; lokita Sudeoste de la Francia, apud la Oceano Atlantiko. Sur la marbordo arĝentita laŭ la donita nomo kauze de siaj rebrilaj kaj arĝentaj ondoj.
La Golfeto de Arkaŝono lokas 60 km sudoste de Bordozo - fama regiono konita ankaŭ por siaj vinkasteloj, vitejoj kun grandaj vinoj.
Tie ĉi, esta granda turista regiono: Sia Duno, banaj plaĝoj el fajna sablo, ostrokulturaj parkoj, naturparkoj, ....



lundi 2 juin 2014

Vizito de Miguel

Sabato, la 31a de Majo.
En ‘Gujan Mestras, la staciodomo, estas la 9a kaj kvarono, kiam la trajno alvenas kaj haltiĝas. El la trajno, viro jake kun dorsosako eltiras unu, du, kaj fine tri valizojn, feliĉe ruleblajn. ‘Herminia kaj mi akceptas ‘Miguel. Kun ‘Elvezio, ni vizitas ‘Pedro, la prezidento de nia asocio, kiu estas kontenta de fari la konon kun Miguel, kaj ankaǔ Elvezio. Poste ni alvenas hejme kie ni gastigas lin. Ni prezentas la golfeton sur la mapo, sekve ni veturas al la havenoj de ‘Gujan-Mestras. Tiu ĉi tago, estas por la Baseno, la tago de ‘Havenoj kaj vilaĝoj malfermitaj’. Multaj ”bluaj bicikloj promenas ĉirkaǔ la golfeto. En la haveno de ‘Larros, La urbestrino elektas la regionan ĉampionan ostromalfermiston sed la ostroj devenas de ‘Marenne, ĉar, nune, niaj ostroj ne estas vendeblaj pro algoj. Multaj turistoj promenas inter malfermitaj kabanoj profite al artistoj. Mi parolas pri  la ostrokulturo dum la promenado ĝis la kruĉo de la ĝetkapo. Estas jam la tagmezo-manĝa horo. Ni iras al ‘La Hume, kie, apud la restoracio, atendas ‘Violeta, nia lasta lernantino. Post la tagmezo-manĝo, pluvas iomete, malgraǔ la vetero ni veturas ĝis la parko de la Duno, dum la duno-vojo, Miguel kaj ni turistas meze de kelkaj butiketoj. Piede de la Duno, ni grimpas la ŝtuparon, post tiu peno, alvenas supre la duno. Kiom da homoj sur la duno ! , de tie, estas granda vidpunkto sur la granda arbaro, la sablaĵo ‘Arguin, la Kabo ‘Ferret kaj la marbordo  ĝis ‘Mouleau de Arkaŝono. Miguel ne ŝatas esti proksime la deklivo. La malsupreniro estas pli faĉila, fine, la plaĝo estas tie, la tajdo estas alta. Li vidas kelkajn blokaǔsojn ne ankoraǔ mergitajn. Supre, ni eniris en la ĝardenon de la hotelo ‘La corniche. Poste ni veturas ĝis ‘Le Mouleau, kvartelo de la printempa urbo de Arkaŝono. Fronte la preĝejo ‘Notre Dame des Passes, staras geedziĝon kun siajn gastigojn. Poste la vizito de la preĝejo, ni promenas ĝis la ĝeteo, de tie bela vidpunkto de la Duno kaj de la plaĝo, fronte, la Kabo 'Ferret. Estas la momento de reveni. 'Herminia kune 'Pedro alvenas hejme. Ni trapasas bonan vesperon ĉe la tablo. Kiam Herminia kaj Pedro foriras, ni ludas al Metamorfozo. Miguel ŝatas la ludon.
Dimanĉo, la 1a de Junio
Kun Elvezio ni aǔte veturas  ĝis la Maǔra Parko, sur la alteco de Arkaŝono, ni vidas kelkajn tipajn domojn de la vintra urbo, supreniras la belvederon ‘St Anne, de tie estas granda panoramo sur Arkaŝono.
De la parko ni malsupreniras ĝis la nova urbcentro, ni trapasas la merkaton, ni piediras ĝis la ĝeteo ‘Thiers. Ni  reiras al la domo de Pedro kaj Herminia por la tagmezo-manĝo. Tie, jam atendas Christianne, kaj Jacqueline, du esperantinoj. Post nelonge, alvenas Eric luksemburga esperantisto, kaj sia edzino Pascale (esperantista(j) geamikoj de Herminia kaj ŝia patro ekde 10 jaroj). Ĉe la tablo, ni parolas esperantan, kaj ankaǔ hispanan lingvon.  Poste la manĝo, Miguel, al ni vidigas filmon kun fotoj de Kubo, kaj paroladas pri Kubo.
Pli malfrue, ni reniris hejme, Miguel laboras sur mia komputilo por elekti fotojn. Anstataǔ promeni, li preferas rigardi la filmon :  Esperanto de Dominique Gautier, kie li vidas sian filon. 
Lundo, la 2a de junio
Antaǔ la foriro trajne, ni iras por lasta fojo al la haveno de ’Larros.
La du tagoj trapasas plezure dank'al ankaǔ la partopreno de Elvezio.